Attendere prego...
.: PROVERBARO ESPERANTA :.
PROVERBARO ESPERANTA
Hejmo
Abelujon ne incitu, amason ne spitu
Afabla vorto pli atingas ol forto
Agrabla estas gasto, se ne longe li restas
Aĝo maljuna ne estas oportuna
Aĝo tro matura ne estas plezura
Akiro kaj perdo rajdas duope
Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras
Akvo kaj pano servas al sano
Akvo kura - akvo pura
Akvo silenta subfosas la bordon
Akvo trankvila estas akvo danĝera
Akvon senmovan kovras putraĵo
Al amiko nova ne fidu sen provo
Al bona ĉasisto iras mem la besto
Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras
Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto
Al ĉiu frato lian parton
Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas
Al ĉiu sanktulo apartan kandelon
Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara
Al ĉiu sinjoro estu lia honoro
Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu
Al Dio servu, diablon rezervu
Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas
Al farun' malbonspeca ne helpos la spico
Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn
Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos
Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu
Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj
Al hundo bastono - al hom' leciono
Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas
Al kokino la ovo lecionojn ne donu
Al koro penetro per okula fenestro
Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso
Al la afero!
Al la buŝo de 'oni' neniu povas ordoni
Al la fiŝo ne instruu naĝarton
Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro
Al la papero ne mankas tolero
Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo
Al loko dolora ni manon etendas - al loko ĉarma okulojn ni sendas
Al malriĉulo infanoj ne mankas
Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo
Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono
Al mono kaj forto humiliĝas la sorto
Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas
Al porko Dio kornojn ne donas
Al posedanto de metio mankas nenio
Al promeso oni ne kredas, - kredu, kiu posedas
Al protekto kaj forto helpas la sorto
Al sklavo mon' ne estas savo, li ĉiam restas sklavo
Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas
Al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas
Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo
Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas
Alia tempo, aliaj moroj
Alia urbo, alia moro
Aliaj domoj, aliaj homoj
Aliaj tempoj, aliaj moroj
Aliajn gvidas kaj mem ne vidas
Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu
Aliloka ĉielo estas sama ĉielo
Almozoj ne malriĉigas
Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena
Alpremi iun al muro
Altan arbon batas la fulmo
Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas
Amaso da mono kaj titolo de barono
Ambaŭ floroj de samaj valoroj
Ameno diablon ne forpelas
Amikeco aparte, afero aparte
Amikeco aparte, ofico aparte
Amiko de amiko estas ankaŭ amiko
Amiko en ĝojo kaj malĝojo
Amiko en ĝojo kaj ploro
Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara
Amiko estas kara, sed vero pli kara
Amiko fidela estas trezoro plej bela
Amiko - intimulo
Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu
Amikon montras malfeliĉo
Amikon ŝatu, malamikon ne batu
Amo estas forta, sed mono pli forta
Amo faras ion, mono ĉion
Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj
Amo kaj puno loĝas komune
Amo pli kora, disiĝo pli dolora
Amo supermezura ne estas plezura
Amu Antonon, sed gardu vian monon
Amu domon novan kaj amikon malnovan
Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore
Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras
Ankaŭ al ni la suno eklumos
Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo
Ankaŭ diablo tondron suferos
Ankaŭ la lupon atingos la sorto
Ankaŭ por diablo tondro ekzistas
Ankoraŭ Dio ne dormas
Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko
Ankoraŭ la gajno ne estas en la mano
Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros
Ankoraŭ neniu evitis la sorton
Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu
Antaŭ ĉio zorgu oficon, - plezuro atendos sian vicon
Antaŭ la lango laboru la cerbo
Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon
Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras
Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo
Antaŭ vespero ne estu fiera
Antaŭe intencu kaj poste komencu
Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas
Antaŭparolo liberigas de postparolo
Aperas prudento, kiam pasis la momento
Aprila vetero - trompa aero
Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla
Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas
Aranĝite, ordigite
Arbaro aŭdas, kampo vidas
Arbo krakanta venton ne timas
Atakis lin horo malsaĝa
Atakis teruro, ektremis la kruro
Atendi bonan veteron kaj laman kurieron
Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero
Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis
Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis
Atendu min antaŭ la domo de mia pranepo
Atingi la vesperon de sia vivo
Aŭ ĉio, aŭ nenio
Aŭ festene, aŭ malplene
Aŭ festo, aŭ fasto
Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo
Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon
Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato
Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente
Aŭskulti kiel ĥinan predikon
Avarulo avaras, heredantoj malŝparas
Avarulo pagas duoble
Azen' al azeno riproĉas malsaĝon
Azenon komunan oni batas plej multe
Babilas, muelas, kion lango elpelas
Balaaĵon el korto eksteren ne elportu
Barakti kiel fiŝo ekster la akvo
Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis
Barbo potenca, sed kapo sensenca
Barelo malplena sonas plej laŭte
Bastono batas, bastono resaltas
Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio
Batadi la venton
Bataladi kontraŭ la sorto
Batanto povas argumenti, batato devas silenti
Batita komprenas aludon
Bato de frato estas sen kompato
Bato de patrino ne longe doloras
Batu malbonulon, li vin flatos, - kisu, li vin batos
Bedaŭrinde!
Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras
Bela celo por fabelo
Bela paro por altaro
Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo
Bela vizaĝo estas duono da doto
Bela vizaĝo, sed ne bela la saĝo
Belaj rakontoj el trans la montoj
Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas
Beleco logas, virto apogas
Belecon taksas ne okulo sed koro
Bezono estas plej forta ordono
Birdo kantas laŭ sia beko
Birdo petolas, kiom ĝi volas
Blindulo kartojn ludi ne devas
Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo.
Bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj
Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno
Bona estas domo nova kaj amiko malnova
Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu
Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo
Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide
Bona gloro pli valoras ol oro
Bona ideo venas post la pereo
Bona kaporalo revas esti generalo
Bona puno por malbona peno
Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas
Bona vino al la fino
Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas
Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj
Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis
Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu
Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas
Bonfaron oni facile forgesas
Bongusta peco longe ne atendas
Bono farita ne estas perdita
Bono posedata ne estas ŝatata
Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis
Bovo prenita, koko donita kaj - kvita
Brava batalanto kontraŭ plado bolanta
Brava homo en sia domo
Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo
Brogita eĉ sur akvon blovas
Bruligi al si la lipharojn
Bruo potenca, nula esenco
Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos
Butonumi iun malvaste
Celi anseron, trafi aeron
Celis paseron, trafis anseron
Cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis
Certaĵo kaj leĝo kiel amen en preĝo.
Certe, kiel duoble du kvar
Ĉasaĵo ĉasanton ne atendas
Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo
Ĉe l' freŝa faro
Ĉe la tagiĝo
Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas
Ĉe plej granda fido memoru pri perfido
Ĉe stomako malsata ne kapricas palato
Ĉe tablo malplena babilo ne fluas
Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero
Ĉe vesto velura suferas stomako
Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj
Ĉerpi akvon per kribrilo
Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis
Ĉia dono estas bono
Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme
Ĉio dependas de 'se' kaj 'kiam'
Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero
Ĉio havas finon
Ĉio havas sian 'sed' kaj 'se'
Ĉio sia estas plej ĉarma
Ĉio supermezura estas terura
Ĉio taŭgas, kio venas
Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara
Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas
Ĉion rigardi tra sia persona vitro
Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas
Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun
Ĉiu 'li' havas sian 'ŝi'
Ĉiu 'tial' havas sian 'kial'
Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton
Ĉiu angulo kun sia sanktulo
Ĉiu barono havas sian kapricon
Ĉiu besto zorgas pri sia nesto
Ĉiu eraro estas kulpo
Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo
Ĉu familio havas sian kriplulon
Ĉiu havas sian guston
Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron
Ĉiu havas sian propran guston
Ĉiu havas sian ŝarĝon
Ĉiu havas sian vermon
Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras
Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio
Ĉiu komenco estas malfacila
Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton
Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas
Ĉiu mano al si altiras
Ĉiu medalo du flankojn posedas
Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo
Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon
Ĉiu persono kun sia bezono
Ĉiu por si mem estas la plej kara
Ĉiu por si, por ĉiuj Di'
Ĉiu propran saĝon posedas
Ĉiu provas, kion li povas
Ĉiu sezono kun sia bono
Ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas
Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas
Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron
Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento
Ĉiu vulpo sian voston laŭdas
Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj
Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj
Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu
Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj
Danci kiel kato ĉirkaŭ poto
Danci laŭ ies fajfilo
Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro
Dando el reĝa hundejo
Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj
Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas; danĝero ĉesas, ni Dion forgesas
De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero
De bona vorto lango ne doloras
De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas
De elekto tro multa plej malbona rezulto
De fremda dento ni doloron ne sentas
De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo
De guto post guto disfalas granito
De kantado senpaga doloras la gorĝo
De kiu la kulpo, por tiu la puno
De l' koro spegulo estas la okulo
De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco
De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis
De la volo la ordono pli efikas ol bastono
De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento
De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo
De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo
De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo
De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo
De malriĉula manĝo ni guston ne scias
De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos
De parolo ĝis faro estas tre malproksime
De peko kaj mizero estas plena la tero
De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro
De pli da suko ne malboniĝas la kuko
De rigardo tro alta malsaniĝas okulo
De sama koloro, de sama valoro
De semo putra venas frukto ne nutra
De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo
De superfluo malboniĝas la ĝuo
De ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas
De tro da pano venas malsano
De tro multa scio krevas la kranio
De unu bovo oni du felojn ne deŝiras
De unu bovo oni du felojn ne ŝiras
De vorto ĝentila ne doloras la lango
De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj
Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu
Deko da pekoj, unu la puno
Demando ne kostas, demando ne devigas
Demeti de si la antikvan Adamon
Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas
Depost tempo nememorebla
Detruita ĝis la fundo de l' fundamento
Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono
Deziri al iu ĉion bonan
Deziro kaj inklino ordonon ne obeas
Deziro tre granda, sed mankas la forto
Deziru sincere, vi atingos libere
Deziru, ne deziru - ordon' estas, iru!
Diablo ne ĉiam unu pordon sieĝas
Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas
Difekton de naturo ne kovros veluro
Dio al vi donis, por ke vi povu doni
Dio batas, Dio kompatas
Dio donis buŝon, Dio donos manĝon
Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon
Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis
Dio donis oficon, Dio donas kapablon
Dio donis oficon, Dio donas prudenton
Dio donis tagon, Dio donos manĝon
Dio donis, Dio prenis
Dio ĝuste faras, neniam eraras
Dio longe paciencas, sed severe rekompencas
Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas
Dio ne perfidas, se homo lin fidas
Dio ne ricevis, diablo forlevis
Dio orfojn ne forgesas
Dio punas laŭ la fortoj
Dio puni deziras, li la saĝon fortiras
Dio scias bone pri niaj bezonoj
Dion fidu, sed senfare ne sidu
Dion kolerigis, homojn ridigis
Dion laŭdu kaj diablon aplaŭdu
Diri al iu nudan veron
Diri la puran veron
Diris kaj foriris
Dirite, farite
Diron oni neas, skribo ne pereas
Disputo kredigas, sed ne certigas
Disputoj kondukas al malpaco
Disputu komence - vi ne malpacos en fino
Disputu pri ĉio, sed sen garantio
Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn
Donacetoj subtenas amikecon
Donaco nesincera estas donaco infera
Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu
Donado de almozoj neniam malriĉigas
Doni al iu la baton de morto
Doni la finofaran baton
Doni la tonon
Doni lecionon de moroj
Doni ovon, por ricevi bovon
Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron
Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas
Dorloti serpenton sur sia brusto
Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus
Doto koron ne varmigas
Draŝi fojnon
Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn
Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas
Dronanto eĉ herbeton kaptas avide
Droni en detaloj
Du botoj faras paron
Du kontraŭ unu prezentas armeon
Du manoj faras ĉion, sed unu nenion
Du militas - tria profitas
Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos
Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno - neniam vivas sen reciproka malbeno
Dubo gardas kontraŭ risko
Dum la manĝado venas apetito
Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam
Ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas
Eĉ bagatelo povas servi al celo
Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon
Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino
Eĉ el sub la tero aperas la vero
Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo
Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan
Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj
Eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas
Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas
Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko
Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo
Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo
Eĉ malsaĝulon sperto instruos
Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras
Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas
Eĉ najtingalo ne estas sen galo
Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos
Eĉ pinglo povas koron trapiki
Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj
Eĉ plej granda malbono al bono kondukas
Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan
Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas
Eĉ por plej terura tago venas vespero
Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto
Eĉ signo ne restis, kie urbo estis
Eĉ sur la suno troviĝas makuloj
Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos
Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas
Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata
Edzigu filon, kiam vi volas, - edzinigu filinon, kiam vi povas
Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro
Edziĝo najbara garantias de eraro
Edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta
Edziĝo tro momenta estas longapenta
Edzin' admirata - edzo malsata
Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo
Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas
Edzo kaj edzino estas nur unu
Edzo kaj edzino - ĉiela difino
Eksalte senhalte
Eksplodema kiel pulvo
Eksplodis kiel pulvo
Ekster via ofico estas ekster via vico
Ekstere honoro, interne doloro
Ekzameni ne devigas preni
Ekzemplo proponas, sed ne ordonas
Ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu
Ekzistas ezoko, por ke fiŝetoj ne dormu
El aero al tero
El du malbonoj pli malgrandan elektu
El flamo sin eltiris, en fajron eniris
El fremda ledo oni tranĉas larĝe
El fremda poŝo oni pagas facile
El kanto oni vortojn ne elĵetas
El klara ĉielo tondro ekbatis
El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras
El la faraĉo fariĝis kaĉo
El la mizero oni devas fari virton
El la neceseco oni devas fari virton
El la poŝo al la buŝo
El la sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon
El lia mano ĉiu monero elglitas
El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj
El malplena telero vane ĉerpas kulero
El multaj milonoj fariĝas milionoj
El post la arbo li estas bravulo
El sama tero devenas, saman sukon entenas
Elbatadi ies sojlon
Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino
Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno
Eliri sen frakaso el granda embaraso
Elmeti la okulon kaj vidi nulon
Elmetu mielon, muŝoj alflugos
Elpeli iun el la mondo de la vivuloj
Eltrinki per unu tiro
Elverŝi sur iun sian koleron
Eminenta ŝuldanto, malbona paganto
En abelujon ne blovu
En akvo malklara oni fiŝkaptas facile
En amaso eĉ morto estas pli gaja
En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas
En bona horo!
En bona ordo tra la pordo!
En buŝo Biblio, en koro malpio
En ĉeesto amata, en forest' insultata
En ĉiu aĝo devas kreski la saĝo
En ĉiu angulo alia postulo
En ĉiu brusto estas sia gusto
En ĉiu kranio estas sia opinio
En ĉiu kranio regas aparta opinio
En ĉiu malbono estas iom da bono
En ĉiu objekto troviĝas difekto
En ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo
En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu
En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu
En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas
En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon
En fremdan vazon ne ŝovu la nazon
En infano vidiĝas, kia homo fariĝos
En infero loĝante, kun diabloj ne disputu
En juneco logas, en maljuneco tedas
En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas
En kompanio eĉ morto faciliĝas
En la bona malnova tempo
En la propra sia domo ĉiu estas granda homo
En la tago de la sankta Neniamo
En la triĵaŭda semajno
En landoj transmaraj estas oraj arbaroj
En luma tago
En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro
En malsata familio mankas harmonio
En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa
En nomo de l' ĉielo, sed pro bono de l' felo
En plej alta mizero al Dio esperu
En propra angulo ĉiu estas fortulo
En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos
En sia afero ĉiu juĝu libere
En sia angulo li estas bravulo
En sia dometo li estas atleto
En sia korto ĉiu kok' estas forta
En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo
En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero
En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj
En via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo
Enbati al si en la kapon
Enpakiĝu kaj foriĝu
Enpremi en la teron
Enpremi iun en funelon
Enskribu en vian memoron
Enspezo postulas elspezon
Envia moko sukceson ne detruas
Esperis flaton, - ricevis baton
Espero kaj pacienco kondukas al potenco
Espero logas, espero mensogas
Espero panon ne donas
Espero postulas oferon
Estas ŝafoj, estos lano
Estas tubero en la afero
Esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo
Esti bone enskribita ĉe iu
Esti en granda embaraso
Esti en Romo kaj ne vidi la Papon
Esti en sia elemento
Esti en situacio sen eliro
Esti inter martelo kaj amboso
Esti sub la ŝuo (de sia edzino)
Estinta amiko estas plej danĝera malamiko
Estintaj amikoj plej kruele malpacas
Estis la tempo, ni ne komprenis, - pasis la tempo, la saĝ' al ni venis
Estro ne malsatas
Estu ĉapo laŭ la kapo
Estu saĝa homo en via propra domo
Estu sinjoro de via vorto
Fabeloj por infanoj
Facile estas danci, se la feliĉo kantas
Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras
Fajro provas la oron, mizero la koron
Fajron estingas akvo, pekon pardono
Falinton ĉiu atakas
Falis el mano - prenu satano
Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas
Famo laŭte krias, ĉiuj ekscias
Famo ne flugas, se kaŭzo ne estas
Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon
Fari al iu bonan lavon
Fari al iu predikon pri moroj
Fari al iu ursan kareson
Fari aplaŭdon sur la vangon
Fari el iu arkon
Fari el muŝo elefanton
Farita ne refariĝos
Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara!
Farita - elstrekita
Faro farinton rekomendas
Faru hodiaŭ, kion vi povas, - morgaŭ vi eble okazon ne trovos
Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron
Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas
Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas
Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas
Feliĉo kaj riĉo envion elvokas
Feliĉo leĝon ne konas
Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas
Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue
Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas
Feliĉon oni ne heredas nek cedas
Fendita ligno facile ekbrulas
Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso
Festotaga laboro estas sen valoro
Fianĉiĝis - por ĉiam ligiĝis
Fianĉiĝo ne estas edziĝo
Fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo
Fidanta al vorto atendas ĝis morto
Fiera mieno - kapo malplena
Fiereco venas antaŭ la falo
Filo konfesis, patro forgesis
Finita kaj glatigita
Fino bona, ĉio bona
Fiŝo granda naĝas profunde
Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras
Fiŝo pli granda malgrandan englutas
Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo
Fiŝo sen vino estas veneno
Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon
Fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon
Fiŝo volas naĝi
Flamiĝema kiel ligno rezina
Fleksu arbon dum ĝia juneco
Flugema kiel vento
Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino
Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis
For de l' okuloj, for de la koro
For el la manoj - for el kalkulo
For konscienco, venos potenco
Fordoni anseron, por ricevi paseron
Fordormi la okazon
Foresto de ofendo estas plej bona defendo
Forfluu infano kune kun la bano
Forĝu feron dum ĝi estas varmega
Forigu lin!
Foriris bovido, revenis bovo
Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo
Formeti en arĥivon
Formeti ĝis la grekaj kalendoj
Formeti la aferon en la keston de forgeso
Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon!
Forsavis sian korpon kaj animon
Forte sidas, kiu Dion fidas
Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj
Forveturis azenido kaj revenis azeno
Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa
France saĝa, angle sovaĝa
Fremda animo estas abismo sen limo
Fremda doloro ne kondukas al ploro
Fremda korpo ne doloras
Fremda malfeliĉo instruas
Fremda manĝo havas bonan guston
Fremda medito estas kaŝita
Fremda mizero ne estas sufero
Fremda mizero - ridinda afero
Fremda spesmilo estas sen utilo
Fremdan dorson bastoni - ankaŭ sian doni
Fremdan vundon kaŝas vesto
Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas
Frosto lin atakis
Frue leviĝu kaj frue edziĝu
Frukto malpermesita estas plej bongusta
Fungon englutis!
Gardatan ŝafon eĉ lupo timas
Gardu kandelon por la nokto
Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem
Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj
Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto
Gasto havas akrajn okulojn
Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa
Gasto sen avizo estas agrabla surprizo
Gasto tro petata foriras malsata
Geamantoj sin pikas
Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco
Granda doto kaj oro, sed mankas la koro
Granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas
Granda frakaso en malgranda glaso
Granda kranio, sed interne nenio
Granda nubo, eta pluvo
Granda nubo, malgranda pluvo
Granda ofico - grandaj zorgoj
Granda parolisto estas duba faristo
Granda parolisto, malgranda faristo
Granda parolo, sed malgranda volo
Granda ŝipo bezonas profundon
Granda telero, malplena kulero
Grandaj malbonoj - grandaj rimedoj
Griza barbo saĝon ne atestas
Groŝo ŝparita neniam perdiĝas
Groŝon ŝtelis - ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis -- financisto
Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras
Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru
Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro
Ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon
Ĝi estas akvo al lia muelilo
Ĝi estas al li tre bonvena
Ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento
Ĝi estas ankoraŭ malproksime en la kampo
Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero
Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo
Ĝi estas kiel mustardo post la manĝo
Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco
Ĝi estas mustardo post la manĝo
Ĝi estas nek lakto, nek selakto
Ĝi estas nek viando nek fiŝo
Ĝi estas por mi ĥina scienco
Ĝi estas por mi makulo en la okulo
Ĝi estas por mi volapukaĵo
Ĝi estu por vi al sano!
Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo
Ĝi glitas de li kiel pizo de muro
Ĝi havas ankoraŭ signon de demando
Ĝi helpos kiel hirud' al mortinto
Ĝi iris al li preter la buŝon
Ĝi jam staras al mi en la gorĝo
Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo
Ĝi ne estas tiel facila, kiel laboro argila
Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo
Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron
Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo
Ĝis la edziĝo ĝi resaniĝos
Ĝis la edziĝo venos resaniĝo
Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu
Ĝustatempa vorto estas granda forto
Hakado de ligno donas lignerojn
Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo
Hako post hako estas la plej efika atako
Havi ĉe iu krediton kaj meriton
Havi iom da vaporo en la kapo
Havi la ĉefan voĉon
Havi la orelojn sur ĝusta loko
Havi larĝan konsciencon
Havi orelojn sur ĝusta loko
Havi vinagron en la mieno
Havu poton malgrandan, sed mem estu granda
Hazardo estas malbona gardo
Hejma dometo estas kiel patrineto
Helpas krako kontraŭ atako
Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi
Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene
Hodiaŭ forto, morgaŭ morto
Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos
Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre
Hoko elsaltis, afero haltis
Hom' malesperas, Dio aperas
Homo bagatelema
Homo esperas, morto aperas
Homo fidas, feliĉo decidas
Homo lernas la tutan vivon
Homo pafas, Dio trafas
Homo proponas, Dio disponas
Homo senpeka neniam ekzistis
Honoro ne donas, kion stomako bezonas
Horo matena estas horo bena
Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon
Hundo bojas, homo vojas
Hundo bojas, pasanto vojas
Hundo bonrasa estas bona por ĉaso
Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo
Iafoje oni devas okulon fermeti
Iele, iome, duone malbone
Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo
Ili vivas per unu animo en du korpoj
Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro
Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron
Infana inklino restas ĝis la fino
Infano ne krias, patrino ne scias
Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon
Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas
Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado
Instruas mizero manĝi panon sen butero
Insulto ne algluiĝas
Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto
Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela
Inter generaloj parolu pri bataloj
Inter kornikoj ne konvenas predikoj
Inter la blinduloj reĝas la strabuloj
Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo
Inter lupoj kriu lupe
Inter miaj muroj estu miaj plezuroj
Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi
Interkonsento estas pli bona ol mono
Iom da malvero ne estas danĝero
Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro
Iri for en bona hor'.
Jen kiaj ni estas!
Jen staras la bovoj antaŭ la monto!
Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta
Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj
Ju homo pli fiera, des puno pli severa
Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko
Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo
Ju pli da babilado, des pli da pekado
Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo
Ju pli da donoj, des pli da amikoj
Ju pli da havo, des pli da pravo
Ju pli da honoro, des pli da laboro
Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto
Ju pli frue, des pli certe, ju pli volonte, des pli lerte
Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo
Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro
Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas
Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj
Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas
Ju pli oni posedas, des pli oni avidas
Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco
Jugo propravola ne estas malmola
Juĝanto decidas, kiel li vidas
Juĝanto devas havi du orelojn
Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas
Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo
Juneco ne scias, maljuneco ne povas
Juneco petolis, maljuneco malsatos
Ĵeti bastonon en la radon
Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn
Ĵeti polvon en la okulojn
Ĵuri kaj reĵuri
Ĵuri per la barbo de l' profeto
Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota
Kalkuli muŝojn
Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas
Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio
Kapo kun herbo, sen guto da cerbo
Kapo majesta, sed cerbo modesta
Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas
Kapo pekas, piedoj suferas
Kapoj diferencas, kranioj egalas
Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino
Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj
Kaptu lin kiel forflugintan venton
Kapuĉo monaĥon ne faras
Kara estas dono en minuto de bezono
Kara estas ovo, kiam venas la Pasko
Karaktero olea
Karakteron al kanto donas la tono
Karesi al iu la barbon
Karesi kontraŭ la haroj
Kastel' en aero - malsato sur tero
Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos
Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon
Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata
Kelktempa ĉeso ne estas forgeso
Kia ago, tia pago
Kia demando, tia respondo
Kia domaĝo!
Kia drapo, tia vesto
Kia estas la homo, tia estas lia nomo
Kia estas via laboro, tia estas via valoro
Kia fripono, tia bastono
Kia greno, tia pano
Kia la birdo, tia la kaĝo
Kia la homo, tia lia nomo
Kia la kapo, tia la ĉapo
Kia la poto, tia la kovrilo
Kia la semo, tia la rikolto
Kia naskiĝis, tia grandiĝis
Kia naskinto, tiaj naskitoj
Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas
Kia pago, tia ago
Kia paroĥestro, tia paroĥo
Kia patrino, tia filino
Kia regalato, tia regalado
Kia reganto, tia servanto
Kia sono, tia resono
Kia sufloro, tia aktoro
Kia vivo, tia morto
Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj
Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis
Kiam forto ordonas, leĝo pardonas
Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu
Kiam havo malaperis, saĝo aperis
Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos
Kiam kato promenas, la musoj festenas
Kiam kreskas honoro, kreskas humoro
Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas
Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas
Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo
Kiam sako mizeras, amo malaperas
Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros
Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras
Kie dento doloras, tien iras la lango
Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas
Kie estas harmonio, estas beno de Dio
Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas
Kie estas pano, ne mankas panpecetoj
Kie estas sufero, estas ankaŭ espero
Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas
Kie jukas, tie ni gratas
Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu
Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas
Kie maldike, tie rompiĝas
Kie mi disponas, tie mi ordonas
Kie minaco, tie malpaco
Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble
Kie pano estas, tie musoj ne mankas
Kie regas konkordo, regas ordo
Kie regas la forto, tie rajto silentas
Kie regas virino, malbona estas la fino
Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas
Kie timo, tie honto
Kiel akirite, tiel perdite
Kiel li meritis, tiel li profitis
Kiel oni sternas, tiel oni dormas
Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas
Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas
Kiel oni, tiel ĉe ni
Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas
Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras
Kien vi vin turnos, ĉie malbone
Kies gasto mi estas, ties feston mi festas
Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas
Kio al mi sonis, tion mi resonas
Kio al unu donas forton, al alia donas morton
Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos
Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas
Kio doloras, pri tio ni ploras
Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas
Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas
Kio en la kapo, tio sur la lango
Kio estas bona por vi, estas bona por mi
Kio estas farita, estas sankciita
Kio estas lernita, ne estas perdita
Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis
Kio fariĝis, jam ne refariĝos
Kio iras el koro, venas al koro
Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos
Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo
Kio kostas malmulte, kostas plej kare
Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas
Kio mia, tio bona
Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas
Kio multe kostas, multe valoras
Kio pasis, ne revenos
Kio pasis, nin forlasis
Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas
Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio
Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro
Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos
Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite
Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas
Kiom ajn vi penos, nenio elvenos
Kiom da homoj, tiom da gustoj
Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj
Kiom da kapoj, tiom da opinioj
Kiom da koroj, tiom da voloj
Kiom la koro deziras
Kion Dio ne donis, perforte ne postulu
Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu
Kion fari!
Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas
Kion koro portas, vizaĝo raportas
Kion koro sentas, lango prezentas
Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas
Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras
Kion mi ne scias, tion mi ne envias
Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas
Kion mi povas, tion mi elŝovas
Kion ni havas, por ni ne valoras, - kiam ni ĝin perdis, ni ploras
Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas
Kion oni volas, tion oni povas
Kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas
Kion rajtas leono, ne rajtas azeno
Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas
Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras
Kion vi ne perdis, tion ne serĉu
Kion vi pripenas, tio al vi venas
Kion vi semas, tion vi rikoltos
Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso
Kiso malsincera estas danĝera
Kiso publika estas kiso malamika
Kiu agas afable, vivas agrable.
Kiu akceptas donacon, perdas la pacon
Kiu akvon evitas, droni ne timas
Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon
Kiu amas honoron, amu laboron
Kiu amas la liton, ne akiros profiton
Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi
Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan
Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas
Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan
Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem
Kiu bati deziras, trovas bastonon
Kiu bojas, ne mordas
Kiu bone agas, timi ne bezonas
Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu
Kiu bone ŝmiras, bone veturas
Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano
Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun
Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas
Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere
Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas
Kiu demandas, tiu ne eraras
Kiu devas, tiu elekti ne povas
Kiu devas, tiu povas
Kiu diras la veron, havas suferon
Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon
Kiu donacon prenas, tiu sin katenas
Kiu donas rapide, donas duoble
Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon
Kiu dormas longe, vivas mallonge
Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas
Kiu elektas tro multe, ricevas nenion
Kiu entreprenis, tiu sin tenu
Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu
Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas
Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson
Kiu frapas, al tiu oni malfermas
Kiu fremdan avidas, propran forperdas
Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas
Kiu garantias, trankvilon ne scias
Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte
Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras
Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas
Kiu havas abelojn, havas mielon
Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon
Kiu havas la forton, havas la rajton
Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon
Kiu havas nenion, estas nenio
Kiu havas oron, havas honoron
Kiu hontas nenion, ne timas Dion
Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas
Kiu iras sperte, iras certe
Kiu iras trankvile, iras facile
Kiu jam havas, tiu pravas
Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas
Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu
Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos
Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte
Kiu koleras, tiu ne prosperas
Kiu koleras, tiu perdas
Kiu komencas juĝon, iras sub jugon
Kiu komencas tro frue, finas malfrue
Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro
Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas
Kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas
Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe
Kiu kuraĝe aliras, facile akiras
Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi
Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras, kiu mem ne penas, nenio al li venas
Kiu laboron evitas, bonon ne vidas
Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas
Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero
Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi
Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas
Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn
Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos
Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras
Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas
Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas
Kiu mem sin adoras, nenion valoras
Kiu mem sin gloras, malbone odoras
Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas
Kiu mensogas kutime, mensogas sentime
Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto
Kiu metion disponas, mizeron ne konas
Kiu minacas, tiu avertas
Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas
Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas
Kiu multe babilas, al si mem malutilas
Kiu multe babilas, pensas malmulte
Kiu multe minacas, ne estas danĝera
Kiu multe parolas, malamikon konsolas
Kiu multe parolas, ne multe faras
Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas
Kiu multon deziras, nenion akiras
Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo
Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas
Kiu ne atentas la 'se', tiu sentas la 've'
Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo
Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras
Kiu ne krimas, tiu ne timas
Kiu ne mensogas, tiu ne vendas
Kiu ne pekis, kiu ne eraris?
Kiu ne petas, tiu ne ricevas
Kiu ne riskas, tiu ne gajnas
Kiu ne riskas, tiu ne havas
Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras
Kiu neniun savis, malamikon ne havas
Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas
Kiu panon donas, malsaton ne konas
Kiu pekis, tiu pagas
Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon
Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas
Kiu pli frue venas, pli frue muelas
Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras
Kiu povas antaŭvidi!
Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas
Kiu promesojn faras, tiu ne avaras
Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas
Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas
Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj
Kiu resonis, tiu sin donis
Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas
Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon
Kiu ripetas abunde, lernas plej funde
Kiu rompis la glason, ordigu la kason
Kiu rompis, tiu pagu
Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas
Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron
Kiu sentas - ploras, kiu vidas - nur ridas
Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon
Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas
Kiu sian langon katenas, Dio lin benas
Kiu sin enjungis, devas tiri
Kiu sin gardas, tiu sin savas
Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas
Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas
Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas
Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas
Kiu ŝvitas, tiu profitas
Kiu timas bestaron, ne iru arbaron
Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas
Kiu tro alte svingas, nenion atingas
Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas
Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas
Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas
Kiu tro multe deziras, nenion akiras
Kiu tro pelas, nur malakcelas
Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas
Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas
Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas
Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue
Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo
Kiu venis unue, muelas pli frue
Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo
Kiu vivas trankvile, vivas facile
Kiu vivos, tiu vidos
Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas
Kiu volas mensogi, devas bone memori
Kiu volas panon, ne dorlotu la manon
Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta
Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas
Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas
Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos
Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas
Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas
Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas
Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro
Klopodi sen limo per korpo kaj animo
Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone
Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto
Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas
Koko krias fiere, sed ne danĝere
Kolera kiel cento da diabloj
Kolera kiel rabia hundo
Kolero montras malsaĝulon
Kolero pravecon ne donas
Komenca inklino daŭras ĝis la fino
Komenci de Adamo
Komenci per Dio kaj fini per diablo
Komenci per flato kaj fini per bato
Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj
Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso.
Komenco Aprila - trompo facila
Komenco bona - laboro duona
Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas
Komparo ne estas pruvo
Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko
Konateco ne estas hereda
Konduki la dancojn
Konfido naskas konfidon
Konfidu, sed vidu
Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago
Koniĝas majstro laŭ sia verko
Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas
Konscienco senmakula estas kuseno plej mola
Konscienco trankvila estas bona dormilo
Konsento konstruas, malpaco detruas
Konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo
Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas
Konsilu kiu povas
Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola
Konstrui kastelojn en aero
Konstrui kastelon sur glacio
Konsumi sian antaŭan grason
Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo
Kontenteco estas pli bona ol riĉeco
Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas
Kontentigi la katon kaj kune la raton
Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa
Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo
Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo
Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo
Kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo
Kontraŭ doloro helpas bona humoro
Kontraŭ faro farita ne helpas medito
Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana
Kontraŭ homo fiera Dio estas severa
Kontraŭ kalumnio helpas nenio
Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ Dio
Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo
Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo
Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas
Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo
Kontraŭ neesto ne helpas protesto
Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas
Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu
Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu
Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta
Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono
Kontraŭ volo de Dio helpos nenio
Kontraŭstari per ĉiuj fortoj
Konu nin, ŝatu nin!
Korniko vundita propran voston timas
Koro pleniĝas - lango moviĝas
Koro tro plena - buŝo parolas
Korvo al korvo okulon ne pikas
Kovri la buŝon de sia konscienco
Kresko mamuta, sed saĝo liliputa
Krevis la vazo antaŭ la nazo
Krii el la tuta gorĝo
Kritiki estas facile, fari malfacile
Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu
Kudri per fluganta kudrilo
Kuiriston vaporo satigas
Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras
Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien
Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola
Kun kiu vi festas, tia vi estas
Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas
Kun konfido neniam rapidu
Kun la peko en mano
Kun sia tuta domo kaj havo
Kun sia tuta posedo kaj heredo
Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu
Kun vero severa komercaĵo forvelkos
Kune kaptite, kune punite
Kuradi kiel venenita muso
Kuraĝa homo en sia domo
Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno
Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras
Kuraĝo ĉion atingas
Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas
Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita
Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko
Kuri de sia propra korpo
Kutimo estas dua naturo
Kvalito bona ne bezonas admonon
Kvina rado ĉe veturado
Kvitiĝas servo per reservo
La 'por' kaj la 'kontraŭ'
La 'tuj' de sinjoroj estas multe da horoj
La afero estas plenumita
La afero havas tempon
La afero malsukcesis
La afero ne brulas
La afero ne iras glate
La afero ne staras sur pinto de ponto
La afero ne urĝas
La dorm' estas bona, se mankas la mono
La enigmo simple solviĝas
La felo tanadon ne valoras
La fino kronas la verkon
La forestanto ĉiam estas malprava
La haroj disstariĝas
La haroj streĉiĝas
La ĵeto estas farita
La konscienco lin ne turmentas
La lango de virino estas ŝia glavo
La lastan el amaso atakas la hundo
La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo
La loto estas tirita
La ludo kandelon ne valoras
La lumo por vero ofte estas danĝero
La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas
La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero
La mano lin jukas
La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas
La morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas
La muro havas orelojn
La parto plej vasta venos la lasta
La plej danĝera homo - malbona in' en domo
La sama afero, sed kun la kapo al tero
La sigelo ankoraŭ ne estas metita
La tempo ĉiam malkaŝas la veron
La tempo venos, ni ĉion komprenos
La tuta ludo ne valoras kandelon
La unua trovita
La vivo staras sur la karto
Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton
Laboro finita, - ripozo merita
Laboro fortigas, ripozo putrigas
Laboro homon nutras, sen laboro li putras
Laboro kaj pacienco kondukas al potenco
Laboro kondukas al honoro kaj oro
Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas
Laboro ne estas leporo, - ĝi haltos, ne forsaltos
Lang' estas mola kaj laŭvole petola
Langa vundo plej profunda
Lango miela, sed koro kruela
Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas
Larmo virina baldaŭ sekiĝas
Larmoj pravecon ne pruvas
Larmoj ŝuldon ne pagas
Lasi fali la manojn
Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto
Laŭ la agoj de l' homo estas lia nomo
Laŭ la frukto oni arbon ekkonas
Laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro
Laŭdu la maron, sed restu sur tero
Laŭdu tagon nur vespere
Lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos
Lecionoj al profesoro estas vana laboro
Leĝe kaj rajte
Leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas
Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras
Leĝo malaperas, moro daŭras
Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas
Leĝo pasintaĵon ne tuŝas
Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe
Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon
Lernado sen fruktoj ne restas
Lerneja sekreto ne iru al gazeto
Lernu juna - vi scios maljuna
Lernu juna, por esti saĝa maljuna
Lerteco sorĉon ne bezonas
Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna
Li atendas kaj plendas kaj denove atendas
Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo
Li bruligis al si la lipharojn
Li dentojn prunti ne bezonas
Li diris adiaŭ al la mondo surtera
Li donas peceton da pano kaj bategon per mano
Li eĉ el sablo vipojn tordas
Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto
Li esploris iom la fundon de la glaso
Li estas bravulo en sia angulo
Li estas en acida humoro
Li estas en klopodoj de l' kapo ĝis piedoj
Li estas flamiĝema kiel rezina ligno
Li estas frotita kaj polurita
Li estas homo sperta kaj lerta
Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento
Li estas la portreto de sia patro
Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato
Li estas sia propra mastrino
Li estas vera hidrargo
Li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson
Li faris sian lastan translokiĝon
Li foriris kun longa nazo
Li forpelis siajn piedojn
Li havas ankoraŭ la lakton sur la lipoj
Li havas ankoraŭ printempon en kapo
Li havas cerbon ne tro potencan
Li havas ĉiun horon alian moron
Li havas dentojn ne por parado
Li havas en la cerbo tro multe da herbo
Li havas la kapon fortike sur la kolo
Li havas la kapon sur la ĝusta loko
Li havas muŝon en la kapo
Li havas nek ĉelon, nek kelon
Li havas pli da mono ol da bezono
Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli
Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo
Li havas siajn kapricojn
Li havas truon en la manplato
Li havis viandon, mi havis nur oston - li havis la ĝuon, mi pagis la koston
Li jam estas trans montoj kaj maro
Li jam faras la lastan spiron
Li ĵus elrampis el la ova ŝelo
Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon
Li kuraĝon kolekti ne bezonas
Li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas
Li mem estas patrono por sia persono
Li mensogas maŝine
Li mensogas tiel, ke la muroj krakas
Li minacas per fingro en la poŝo
Li ne elpensis la filozofian ŝtonon
Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj
Li ne enlasas puŝon en sian buŝon
Li ne estas el la grandaj saĝuloj
Li ne estas el la regimento de timuloj
Li ne frapis al si ankoraŭ la kornojn
Li ne havas kapon de ministro
Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro
Li neniam venkis la alfabeton
Li pafis sin for
Li parolas sen senco kaj sen interligo
Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn
Li prenos kaj benos
Li pulvon ne elpensis
Li ripozu trankvile!
Li saltas gracie, kiel urso ebria
Li salutas profunde kaj mordas hunde
Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron
Li serĉas la venton sur la kampo
Li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj
Li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro
Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto
Li taŭgas nek por studo, nek por ludo
Li tenas la nazon supren
Li trafis el sub pluvo en riveron
Li tremas kiel aŭtuna folio
Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo
Li vivas en ĝuo kaj bruo
Li vivas sur la tero kiel en infero
Li vorton en la poŝo ne serĉas
Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara
Lia animo forkuris en la pinton de la piedo
Lia cerbo iris promeni
Liaj dentoj povas festi sabaton
Liaj dentoj povas forgesi sian metion
Liaj flugiloj paraliziĝis
Liberulo iras, kien li deziras
Ligno fendita facile flamiĝas
Lin tuŝas nek admono, nek ordono
Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo
Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos
Loĝi en la fino de la mondo
Longa dormado ŝuldojn kreskigas
Longa konsidero savas de sufero
Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas
Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos
Ludi kun iu ludon de pugnoj
Ludi ventobatadon
Ludo aparte, kaj afero aparte
Luksa la vesto, sed malplena la poŝo
Lumo fariĝos, kulpulo troviĝos
Lupo dormanta ŝafon ne kaptas
Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas
Lupo lupon ne manĝas
Lupo sopiras, al arbaro sin tiras
Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn
Maĉi kaj remaĉi
Magia rondo
Malamanto de faro estas amanto de kalendaro
Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila
Malantaŭe mizero, antaŭe malespero
Malaperis kiel ŝtono en maron
Malaperis kiel vaporo
Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto
Malbona herbo froston ne timas
Malbona virino diablon superas
Malbone kaŝita ŝteliston incitas
Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas
Malbonulon diablo ne prenas
Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango
Malfeliĉo inviton ne atendas
Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko
Malfeliĉo komuna estas malpli premanta
Malfeliĉo malofte venas sole
Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston - ĝi tuj venas
Malfeliĉo venas rajde, foriras piede
Malfeliĉo venas sen alvoko
Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas
Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj
Malfermita kelo tentas al ŝtelo
Malgranda aspekte, sed granda intelekte
Malgranda birdeto, sed akra ungeto
Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo
Malgranda pezo, sed granda prezo
Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj doloron
Malhumileco estas kara plezuro
Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj
Malkovri antaŭ iu sian koron
Malnova afero en nova livero
Malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo
Malpaculon ĉiu batas
Malplaĉas nenio, se taksas pasio
Malplena sako puŝas al peko
Malplena sako tentas al peko
Malpli da havo, malpli da zorgoj
Malpli da posedo, malpli da tedo
Malpli esperu, pli konsideru
Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas
Malriĉa kiel muso preĝeja
Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo
Malriĉeco ne estas malvirto
Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado
Malriĉulo parencojn ne havas
Malriĉulo rabiston ne timas
Malsaĝa kiel ŝtipo
Malsaĝo estas najbaro de mizero
Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas
Malsaĝulo de ĉiuj flankoj
Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon
Malsaĝulo en foiro estas bona akiro
Malsaĝulo kaj infano parolas la veron
Malsaĝulo kiel tamburo, - kiu pasas, lin batas
Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas
Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas
Malsaĝulo ofte estas profeto
Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos
Malsaĝulo venas, komercisto festenas
Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'
Malsaĝulon favoras feliĉo
Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo
Malsanan demandu, al sana donu
Malsano venas rapide, foriras rigide
Malsata stomako orelon ne havas
Malsato donas spriton
Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas
Malsato ne estas frato
Malsato plej bone gustigas la manĝon
Malsatulon la fabloj ne nutros
Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam
Mankas klapo en lia kapo
Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon
Manko de oro ne estas malhonoro
Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra
Mano manon lavas
Mano pekis, dorso pagas
Manon malkvietan ĉiu muro atakas
Marĉandado aĉeti ne devigas
Marĉando aĉeti ne devigas
Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas
Maro da mizeroj
Mastro elbabilis, gastoj ne silentos
Mastro en vojo - servantoj en ĝojo
Matena horo estas plena de oro
Matenas, vesperas - kaj tago malaperas
Matura aĝo
Melki kaproviron
Melku bovon senfine, li lakton ne donos
Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro
Mensoganto devas havi bonan memoron
Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo
Mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj
Mensogo malproksimen ne kondukas
Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas
Meti trabojn sur la vojon
Metio lacigas, metio vivigas
Metio manĝon ne bezonas kaj manĝon tamen donas
Mezuri laŭ sia metro
Mi ankaŭ lokon sur la tero okupas
Mi blinde pafos, eble trafos
Mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis
Mi havas pri tio nek scion nek supozon
Mi hejme sidis, nenion vidis
Mi konas miajn homojn
Mi lavas al mi la manojn
Mi lin liberigis, li min saĝigis
Mi ne povas kapti en ĝi la sencon
Mi ne volas baton, mi ne volas kompaton
Mi ne volas tion ĉi scii
Mi panon ne esperis, subite kuko aperis
Mia lango - mia malamiko
Mia loĝejo estas mia reĝejo
Mia loĝejo - mia reĝejo
Mielo sur lango, kaj glacio en koro
Mieno fiera al ludo mizera
Miljaroj ne povis, - minuto elŝovis
Min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere
Minacas dento al la vento
Minaci per pugno en la poŝo
Minacoj ne mortigas
Miraklo inter mirakloj
Mizero faras lerta, mizero faras sperta
Mizero faras viziton, ne atendante inviton
Mizero havas talentan kapon
Mizero instruas
Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas
Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime
Mizero saltas, mizero haltas
Mizero sur mizero
Mola kiel vakso
Mono amas kalkulon
Mono estas reĝo, mono estas leĝo
Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo
Mono kuras al mono
Mono mondon regas
Mono monon naskas
Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras
Mono perdita, nenio perdita; honoro perdita, ĉio perdita
Mono plenumas ĉiujn oficojn
Mono publika estu fortika
Monto gravediĝis, muso naskiĝis
Montradi al si reciproke la dentojn
Montras parolo, kion cerbo valoras
Montroj kaj konsiloj estas facilaj
Montru moneron, ĉio fariĝos
Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj
Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj
Morgaŭ frue venos plue
Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon
Muele sencele
Muelilo haltas, muelisto eksaltas
Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto
Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas
Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj
Multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas
Multe da peno, neniom da pano
Multe da sprito, sed neniom da profito
Multe en kapo, sed nenio en poŝo
Multe entreprenis, sed ne multe eltenis
Multe komencite, malmulte plenumite
Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas
Murmuri tra la dentoj
Muso la katon ĉiam ofendis
Muso satiĝis, faruno malboniĝis
Naivuloj jam ne ekzistas
Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas
Naskiĝas fianĉino por sia fianĉo
Naskiĝu, edziĝu kaj mortu - ĉiam monon alportu
Nazo supren, vento antaŭen
Ne atendis, ne esperis - malfeliĉo aperis
Ne atendita, ne esperita ofte venas subite
Ne atingos krio ĝis la trono de Dio
Ne aŭskultinte, ne kondamnu
Ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero
Ne batas bastono sen persono
Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan
Ne bela estas amata, sed amata estas bela
Ne bela estas kara, sed kara estas bela
Ne beligas loko homon, sed homo la lokon
Ne bezonas la kapo konsilon de kruroj
Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero
Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto
Ne ĉiam estas sankta Johano
Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo
Ne ĉio batas, kio tondras
Ne ĉio brilanta estas diamanto
Ne ĉio griza estas lupo
Ne ĉio utilas, kio brilas
Ne ĉion oni devas severe ekzameni
Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto
Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto
Ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas
Ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo
Ne ĉiu havas egalan feliĉon
Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta
Ne ĉiu papereto estas banka bileto
Ne ĉiu raporto estas vera vorto
Ne ĉiuj havas egalan feliĉon
Ne defendas oro kontraŭ doloro
Ne demandu scienculon, demandu spertulon
Ne diru 'hop' antaŭ la salto
Ne doloras frapo sur fremda kapo
Ne donu kaj ne boju
Ne ekpepi!
Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco
Ne ekzistas forto kontraŭ la morto
Ne ekzistas fumo sen brulo
Ne ekzistas fumo sen fajro
Ne ekzistas honoro sen laboro
Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj
Ne ekzistas kareso sen intereso
Ne ekzistas mono, ne ekzistas dono
Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo
Ne ekzistas ofico sen benefico
Ne ekzistas regulo sen escepto
Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino
Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo
Ne el ĉiu ligno oni faras violonon
Ne el unu forno li manĝis jam panon
Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran
Ne elvoku lupon el la arbaro
Ne en ĉiu afero estu severa
Ne en unu tago elkreskis Kartago
Ne esperite, ne sonĝite
Ne estas piediranto kolego al rajdanto
Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas
Ne falas frukto malproksime de l' arbo
Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante
Ne faru kalkulon sen la mastro
Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon
Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon
Ne fidu heredon, fidu posedon
Ne gutas mielo el la ĉielo
Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas
Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono
Ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro
Ne helpas ploro al doloro
Ne helpas spegulo al malbelulo
Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro
Ne insultu mizeran, ne moku malliberan
Ne iras hakilo al kolo humila
Ne iru al fremda anaro kun via regularo
Ne iru fadeno antaŭ kudrilo
Ne iru okuloj super la frunton
Ne juĝo kondamnas, sed juĝanto
Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero
Ne kaptita - ne punita
Ne karesu per mano, sed karesu per pano
Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango
Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron
Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos
Ne kotas besto en sia nesto
Ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos
Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas
Ne kredu al orelo, kredu al okulo
Ne kredu al parolo sen propra kontrolo
Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito
Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano
Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj
Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero
Ne longe sinjora daŭras favoro
Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto
Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj
Ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo
Ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via
Ne moku riveron, ne atinginte la teron
Ne movi la buŝon!
Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon
Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa
Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo
Ne pelu tiun, kiu mem forkuras
Ne pentru diablon sur la muro
Ne por lupo estas supo
Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo
Ne prediku knabino al via patrino
Ne prenis pastro la donon - rekaŝu sako la monon
Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ
Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj
Ne puŝu vian regularon en fremdan anaron
Ne rapidu insulti, volu aŭskulti
Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido
Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj
Ne rapidu, trankvile decidu
Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio
Ne sama la vento blovas konstante
Ne sanktuloj potojn faras
Ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron
Ne servas larmo anstataŭ armo
Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco
Ne sufiĉas ploro al kreditoro
Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon
Ne ŝovu nazon en fremdan vazon
Ne ŝpari monon nek penon
Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj
Ne taŭgas du ursoj por unu nesto
Ne taŭgas la vero por komerca afero
Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan
Ne timu tranĉilon, timu babilon
Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon
Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis
Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis
Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras
Ne valoras bofilo, kiam mortis filino
Ne valoras la akiro eĉ la penon de l' deziro
Ne valoras la faro la koston de l' preparo
Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas
Ne venas honoro sen laboro
Ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas
Ne venos rato mem al la kato
Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas
Ne voku diablon, ĉar li povas aperi
Ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte
Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno
Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio
Nebuligi al iu la okulojn
Nebuligi la okulojn
Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola
Neceso ne estas kareso
Neevitebla malbono
Negocaj aferoj estas severaj
Neĝo kaŝas nur ĝis printempo
Nek al teksto, nek al preteksto
Nek al temo, nek al celo
Nek eniro, nek eliro
Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne
Nek helpeble, nek konsileble
Nek io, nek alio
Nek pikite, nek hakite
Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo
Nek por baki, nek por haki
Nek transnaĝeble, nek transireble
Neleĝe akirita ne estas profita
Nenia ago fariĝas sen pago
Nenia konstruo povas esti sen bruo
Nenia peketo restas longe sekreto
Nenia peno nek provo donos lakton de bovo
Neniam atendita ofte venas subite
Nenie semata, ĉie trovata
Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas
Neniom da oro, sed bona gloro
Neniu estas profeto en sia urbeto
Neniu sanktulo estas sen makulo
Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos
Neniu vidas, kio lin insidas
Nesciado de leĝo neniun pravigas
Nevo de papo facile fariĝas kardinalo
Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate
Ni facile forgesas, kio nin ne interesas
Ni forgesas averton, ni memoras la sperton
Ni laboru kaj esperu
Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas
Ni vidas, kiu ridas, - kiu ploras, ni ne vidas
Nigran kornikon sapo ne blankigos
Nigro sur blanko pruvas sen manko
Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas
Nin instruas eraro, kiun faras najbaro
Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas
Nokte eĉ monstro estas belulo
Nomo egala, sed esenco mala
Notu en la kamentubo
Nova balailo bone balaas
Nova stato, - nova vivo
Novaj sinjoroj, - novaj moroj
Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo
Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis
Nun finiĝas mia klereco
Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo
Nur suferinto ŝatas feliĉon
Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras
Nutri per promesoj
Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron
Obstina kiel kapro
Ofta festo, malplena kesto
Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo
Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava
Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro
Ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas
Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas
Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe
Okaza komplimento ne iras al testamento
Okazo faras ŝteliston
Okazo kreas ŝteliston
Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita
Okulo avidas ĉion kion vidas
Okulo de mastro pli ol beno de pastro
Okulo ne atentas, dorso eksentas
Okulo ne atentas, dorso eksentas
Okulo ne vidis - pagu la sako
Okuloj estas pli grandaj ol la ventro
Okupi sen celo lokon sub ĉielo
Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo
Oni batas la oron, por provi ĝian valoron
Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon
Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo
Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas
Oni bonon forgesos, malbonon memoras
Oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo
Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido
Oni elbatas kojnon per kojno
Oni estas riĉa neniam sufiĉe
Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis
Oni invitas - venu, oni donacas - prenu
Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj
Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas
Oni lekas la manon, sed celas la panon
Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron
Oni maron admiras, se oni maron ne iras
Oni metis makulon en mian kalkulon
Oni ne pagas per gloro al sia tajloro
Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte
Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas
Oni prenas avide, oni redonas malrapide
Oni prenas per manoj, redonas per piedoj
Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon
Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj
Oni vivas ne kun mono, sed kun persono
Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni
Ora ŝlosilo ĉion malfermas
Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas
Ordigi al iu la kapon
Ordo estas beno por ĉiu entrepreno
Ordonita kiso havas guston maldolĉan
Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero
Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas
Ovo kokinon ne instruas
Paca silento, ke ne blovas eĉ vento
Paco al lia cindro!
Pafi - maltrafi
Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj
Pagas ne riĉulo, pagas kulpulo
Pagi por fremda festeno
Pagi sen partopreno por fremda festeno
Pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto
Pagos lupo por la ŝafo
Palpi al iu la pulson
Pano buŝon ne serĉas
Pano estas alportita, korbo estu forĵetita
Pardonemeco superas justecon
Parenc' al parenco ne malhelpas intence
Parenco per Adamo
Parolanto semas, aŭdanto rikoltas
Paroli dolĉe en la orelon
Paroli per vortoj kovritaj
Paroli sensencaĵon
Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo
Parolo estas arĝento, oron similas silento
Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj
Pasero sperta estas lerta
Pasero sperta ne bezonas averton
Pasinta doloro for el memoro
Pastro ŝafon ne prenas, ĝi hejmen revenas
Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj
Pastron nutras preĝejo
Patroj avaras, infanoj malŝparas
Pecon detranĉitan al la pano ne regluu
Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj
Peke akirita ne estas profita
Pekinto pentas, kolero silentas
Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro
Peko malnova perdas pekecon
Pekon serĉi oni ne bezonas
Peli tagojn sen afero de mateno al vespero
Pelis pavon, falis kavon
Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro
Pendonto ne dronos
Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo
Per bezono venas mono
Per eraro ne praviĝas la faro
Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero
Per kio la veto?
Per la kapo malsupren
Per lango flatas, per mano batas
Per lerta admono alfluas la mono
Per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso
Per mono eĉ silento fariĝas elokvento
Per mono, ne per mano punu vilaĝanon
Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu
Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro
Per pacienco venas scienco
Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas
Per promesoj estas pavimita la infero
Per tro multa varto malboniĝas la farto
Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras
Per vorto ĝentila ĉio estas facila
Perdi la kandelon el la kapo
Perdi la kuraĝon
Perdi la saĝon
Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono
Perdinta la kapon pri haroj ne ploras
Pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido
Perforta amo estas plej forta malamo
Peto de barono estas ordono
Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando
Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro
Petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu
Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas
Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu
Petro rifuzas, Paŭlo ekuzas
Petron kruro doloras, Karolo ne lamas
Piaj deziroj
Piedo ne atentis, kapo eksentis
Piki al iu la vundan lokon
Plej bona gvidilo estas la lango
Plej bona kuracisto estas la tempo
Plej bona sprito estas silento
Plej bone ridas, kiu laste ridas.
Plej certa laboro - laboro per oro
Plej danĝera malsano estas manko de saĝo
Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso
Plej granda potenco kuŝas en la komenco
Plej juna katido musojn jam pelas
Plej kruela estas redono por farita bono
Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo
Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa
Plena estas la infero de promesitaj aferoj
Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno
Plena kaso ŝteliston altiras
Plena sako ĉiun mastron al vi klinos
Plena stomako laŭdas la faston
Plenblovi la lipojn
Plendoj stomakon ne plenigas
Plenumiĝis la tasko per granda fiasko
Plenumita via ofico, nun pasis via vico!
Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo
Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima
Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro
Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa
Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto
Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno
Pli bona estas io, ol nenio
Pli bona estas malgranda 'jen prenu' ol granda 'morgaŭ venu'
Pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa
Pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko
Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro
Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla
Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo
Pli bona io, ol nenio
Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero
Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco
Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro
Pli bona estas malamiko de bona
Pli bone estas enviigi, ol kompatigi
Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci
Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon
Pli bone estas sensale, ol tro sale
Pli bone estas ŝviti, ol tremi
Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi
Pli bone malfrue, ol neniam
Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi
Pli bone ne fari, ol erari
Pli bone ne sali, ol sali tro multe
Pli da bruo, ol da faro
Pli da havo, pli da klopodoj
Pli da infanoj, pli da beno
Pli da infanoj, pli da manoj
Pli da mono, pli da zorgo
Pli da okuloj, pli da certeco
Pli efike ol bato pelas malsato
Pli facile estas eviti ol spiti
Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti
Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi
Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri
Pli facile estas perdi vilaĝon, ol akiri domon
Pli facile estas regi ol agi
Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri
Pli feliĉa estas donanto ol prenanto
Pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata
Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo
Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo
Pli kara estas kapo ol ĉapo
Pli kostas la sako, ol la tuta pako
Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro
Pli valoras faro nenia, ol faro malbona
Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento
Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo
Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito
Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto
Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona
Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo
Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco
Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo
Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita
Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino
Plibono estas malamiko de bono
Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas
Plumo ne sentas, papero silentas
Pluvo en Aprilo - por la tero utilo
Popola kutimo havas valoron de leĝo
Popolo diras, Dio diras
Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima
Por amiko komplezo neniam estas tro peza
Por ĉiu ago venas la tempo de pago
Por ĉiu faro estas horo
Por ĉiu plezuro devas esti mezuro
Por ebriulo ne ekzistas danĝero
Por fremda koro ne ekzistas esploro
Por gasto ne petita mankas kulero
Por glate mensogi, oni spriton bezonas
Por honoro ni dankas, se manĝ' al ni mankas
Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia
Por kapti ezokon, bongustigu la hokon
Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo
Por li eĉ la muso ne estas sen felo
Por longa malsano kurac' estas vana
Por malfrua gasto restas nur osto
Por malsaĝulo bastono por saĝulo leciono
Por malsanulo forto, por kokido la morto
Por mia mono mi ankaŭ estas barono
Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas
Por nenio oni faras nenion
Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas
Por parolo delira ne ekzistas rediro
Por patrino ne ekzistas infano malbela
Por Paŭlo sperto, por Petro averto
Por peko senkonscia puno nenia
Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu
Por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera
Por regna speso ne ekzistas forgeso
Por riĉulo fasto - por malriĉulo festo
Por saĝulo sufiĉas aludo
Por sia oro ĉiu estas sinjoro
Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno
Por ŝafo tondita Dio venton moderigas
Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston
Por unu - festeno, por alia - ĉagreno
Por vendisto mensogo estas necesa apogo
Por via bono vin regalas bastono
Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela
Post alkutimiĝo doloras disiĝo
Post brua vento subita silento
Post dolĉa vino restas acida vinagro
Post domaĝo venas saĝo
Post dorma trankvilo venas bona konsilo
Post kolero venas favoro
Post konfeso venas forgeso
Post la batalo preĝo ne helpas
Post la falo oni fariĝas singarda
Post la fasto venas festo
Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj
Post mia malapero renversiĝu la tero
Post morto kuracilo jam estas sen utilo
Post nokta ripozo helpas la muzo
Post sufero venas prospero
Post vetero malbela lumas suno plej hela
Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas
Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono
Prave li ricevas
Prave punite laŭmerite
Prediki al surduloj
Preĝejo proksima, sed Dio malproksima
Preĝon faru, sed farunon preparu
Preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo
Preĝu kore kaj laboru fervore
Preni iun sur la dentojn
Prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas
Pri dolĉa vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru
Pri gustoj oni disputi ne devas
Pri havo najbara oni estas malavara
Pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas
Pri kio estas la afero?
Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte
Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo
Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta
Pri lando malproksima estas bone mensogi
Pri nenio oni povas ĵuri
Pri propra afero neniu juĝas libere
Pri tio jam ĉiuj paseroj babilas
Printempo semas, aŭtuno rikoltas
Pripensu malrapide kaj agu decide
Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon
Pro eraro ne praviĝas la faro
Pro homo fiera ĝojas infero
Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj
Pro karta preno perdiĝis bieno
Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj
Pro multo da arboj li arbaron ne vidas
Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela
Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas
Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko
Profiton celu, sed aliajn ne pelu
Prokrastita ne estas perdita
Proksima kubuto, sed ne por la buŝo
Promesi orajn montojn
Promesita trezoro estas sen valoro
Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa
Promeso ne satigas
Pronomoj 'mia' 'min kaj 'mi' en mondo reĝas ĉiam tri
Propeka kapro
Propra opinio ne estas leĝo por alia
Propra sufero - plej granda sur tero
Propra supo brogas, fremda allogas
Propra volo ordonon superas
Propran ĝibon neniu vidas
Propran vangon neniu batas
Proverbo estas sperto, proverbo estas averto
Prunto amikon forpelas
Puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas
Pura ĉielo fulmon ne timas
Pura konscienco estas plej granda potenco
Putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo
Rado malbona knaras plej multe
Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo
Rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan
Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu
Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo
Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj
Rapide senvide
Rapidu malrapide
Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj
Razisto raziston razas
Regna kaso - bona ĉaso
Reĝo donacis, sed polico minacas
Rekomendo kondukas al plendo
Renkontiĝis la kato kun sentima rato
Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon
Restas nek konsilo, nek konsolo
Resti maljuna knabino
Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti
Restu tajloro ĉe via laboro
Rezonado kaj filozofado panon ne donas
Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron
Ricevi muŝon en la cerbon
Ricevis bandito laŭ sia merito
Ricevos vulpo por sia kulpo
Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu
Riĉa preparo, sed povo avara
Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano
Riĉeco estas frato de fiereco
Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido
Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo
Riĉulo havas grandan parencaron
Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn
Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas
Riĉulo veturas, malriĉulo kuras
Ridas blindulo pri lamulo
Rido matene - ploro vespere
Rigardaĉi kiel bovido
Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri
Rigardi malafable
Rigardu per ambaŭ okuloj!
Ripetado estas plej bona lernado
Ripetata parolo pri la sama titolo
Riveretoj fluas al riveroj
Rol' de virino - bona mastrino
Romo estas tie, kie estas la papo
Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto
Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron
Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon
Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato
Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo
Saĝa hundo post la vundo
Saĝa kapo duonvorton komprenas
Saĝa scias, kion li diras, - malsaĝa diras, kion li scias
Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon
Saĝo abunda, sed ne profunda
Saĝo barbon ne atendas
Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion
Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas
Sako malplena sin rekte ne tenas
Sako ne sonas, - amiko ne konas
Sakon kun truo vi neniam plenigos
Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero
Saltadi el unua al deka
Sama buŝo blovas varmon kaj malvarmon
Sama gento, sama sento
Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj
Sango bolas, juneco petolas
Sango komuna reciproke sin altiras
Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas
Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta
Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas
Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas
Sapumi la okulojn
Sata malsatan ne povas kompreni
Sata stomako ne lernas volonte
Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis
Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan
Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas
Scion akiru, sed ne ĉion eldiru
Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti
Sciu funde, sed tenu profunde
Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio
Se amas Dio, prosperas ĉio
Se amiko petas, li neniam ripetas
Se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas
Se brulas nenio, fumo ne iras
Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo
Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos
Se decidos la sorto, helpos nenia forto
Se devigas neceso, faru kun kareso
Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos
Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos
Se Dio ordonos, eĉ ŝton' lakton donos
Se edzino ordonas, domo ordon ne konas
Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo
Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas
Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu
Se forestas la suno, sufiĉas la luno
Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke
Se gut' al guto aliĝas, maro fariĝas
Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus
Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo
Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu
Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta!
Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias
Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas
Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas
Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas
Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero
Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata
Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas
Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas
Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas
Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos
Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas
Se lupo ekpentis, ŝafo atentu
Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas
Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas
Se mi faru riverencon, mi elektas potencon
Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon
Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius
Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas
Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen
Se ne la "se" malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa
Se ne plaĉas la najbaro, ne plaĉas lia faro
Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto
Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo
Se neniu plendas, neniu defendas
Se okulo ne atentas, dorso eksentas
Se okulo ne vidas, koro ne avidas
Se okulo ne vidis, pagas la poŝo
Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston
Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos
Se peko trafas, eĉ bastono ekpafas
Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas
Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo
Se stomako doloras, kapo laboras
Se unu ne venis, dek ne atendas
Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas
Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron
Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos
Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos
Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos
Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu
Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon
Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos
Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon
Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos
Se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj
Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos
Se vi volas filinon, flatu la patrinon
Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn
Seka panpeco, sed en libereco
Selante ĉevalon, oni ĝin karesas
Sen atendo, sen espero venis mizero
Sen fajro ne brulas eĉ pajlo.
Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus
Sen laboro ne venas oro
Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo
Sen mono en urbon ne iru
Sen mono oni estas nulo, kun mono saĝulo
Sen ordo en afero ne ekzistas prospero
Sen povo kolero estas ridinda afero
Sen regalo ne estas balo
Sen rigardo, sen gardo
Sen speso unua ne ekzistas la dua
Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras
Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto
Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas
Senditon oni aŭskultas aŭ ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas
Senfara plendo ne estas defendo
Senfortuloj longe vivas
Senkonscie vi agis, konscie vi pagos
Senlaboreco dormon alportas
Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj
Senlanigu, sed ne senfeligu
Senlanigu, sed ne senhaŭtigu
Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon
Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon
Serĉi la tagon pasintan
Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam
Servo al Dio vana ne restas
Servo ne petita ne estas merita
Servo postulas reservon
Sia estas kara pli ol la najbara
Sia estas kara pli ol najbara
Sian sorton neniu evitos
Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton
Sidi en amaso da embaraso
Sidi en laboroj ĝis super la oreloj
Sidi kiel muso sub balailo
Sidi kiel sur pingloj
Sidi sur pingloj
Sidu lango malantaŭ la vango
Sieĝi ies pordon
Silente!
Silento estas konsento
Silentu donante, parolu ricevante
Simio al simio plaĉas pli ol ĉio
Sin turni al la poŝo
Singardeman Dio gardas
Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras
Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas
Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas
Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas
Situacio sen eliro
Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano
Sola vojo libera al la fundo rivera
Sonĝo teruras, sonĝo forkuras
Sonorado al li venas, sed de kie - li ne komprenas
Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras
Sorto donas favoron, sorto donas doloron
Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas
Sperta mano ne restas sen pano
Sperto saĝon akrigas
Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras
Spesmilo vojon trabatas
Spiko malplena plej alte sin tenas
Sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta
Sprita vorto tentas, nenion atentas
Staras la morto jam en la korto
Stari per unu piedo en la tombo
Stari por iu kiel muro kaj turo
Stariĝi obstine
Staris, ekfaris
Stomako malsata nur pri pano meditas
Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo
Streĉi la orelojn
Streĉiĝi el la haŭto
Streĉu la okulojn!
Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu
Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro
Suferinto pli valoras, ol lerninto
Suferoj sufokas kaj homoj mokas.
Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj
Superpinte - nur tuŝinte
Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj
Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas
Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko
Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo
Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro
Sur leĝa bazo
Sur lia nuko sidas pli ol peruko
Surmeto rompas, komparo trompas
Suspekto pruvon ne egalas
Ŝafaro harmonia lupon ne timas
Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon
Ŝafo kalkulita ne estas savita
Ŝajno trompas
Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu
Ŝatu amikon laŭ la dato de akiro
Ŝerce dirite, cele pensite
Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas
Ŝiriĝis fadeno sur la bobeno
Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas
Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos
Ŝlosilo uzata ruston ne konas
Ŝparu groŝon - vi havos plenan poŝon
Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone
Ŝtelaĵokaŝisto mem estas ŝtelisto
Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas
Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile
Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas
Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas
Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime
Ŝtono de falpuŝiĝo
Ŝuldo estas unua heredanto
Ŝuldo havas longan vivon
Ŝuldo kaj mizero estas najbaroj
Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas
Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas
Ŝuldo ne rustiĝas, ŝuldo ne mortiĝas
Ŝuldoj kaj mizero estas najbaroj
Ŝuldon tempo ne kuracas
Ŝuti polvon en la okulojn
Tablo festena, sed telero malplena
Tablo kovrita faras amikojn
Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas
Tablon ornamas ne tuko, sed kuko
Tago aranĝas, tago ŝanĝas
Tago festa - for aferoj
Tago tagon sekvas, sed ne similas
Tajloro krimis, botisto pendas
Taksi la sanon ni lernas en malsano
Tani al iu la haŭton
Tapiŝon ne deziris, maton akiris
Temp' estas mono
Temp' estas valoro simile al oro
Tempo flatas, tempo batas
Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas
Tempo prenas, tempo pagas
Tempo toleras, sed vero aperas
Tempo venos, zorgon prenos
Teni iun per fera mano
Teni la okulojn en streĉo
Teni sian langon en la buŝo
Tie ĉi malbone, tie nebone
Tie iras fumo per densaj nuboj
Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros
Tiel estas, tiel restas
Tien okuloj iras, kion la koro deziras
Timi sian propran ombron
Timo havas grandajn okulojn
Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan
Tio ĉi estas laŭ lia gusto
Tio estas lia amata ĉevaleto
Titolo sen mono - sensignifa sono
Tolaĵon malpuran lavu en la domo
Tondro kampulon memorigas pri Dio
Tordi ŝnurojn el sablo
Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras
Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro
Trafe aŭ maltrafe
Trafi de Scilo al Ĥaribdo
Trafi du celojn per unu ŝtono
Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon
Trafi per la vizaĝo en koton
Trafis falĉilo sur ŝtonon
Trafis hakilo al ligno malmola
Trafis pugno pugnon
Traflugis anĝelo preter orelo
Tralavi la gorĝon
Tranĉi rekte en la karnon
Transsalte-senhalte
Trapafadi la aeron
Tremo atakas
Treni sian vivon de mizero al mizero
Trinki pro ies sano
Trio plaĉas al Dio
Tro akra fajro estas sen daŭro
Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas
Tro da bono ne turmentas
Tro da enspezo ne estas tro da pezo
Tro da konfido kondukas al perfido
Tro da kuiristoj kaĉon difektas
Tro da libero kondukas al mizero
Tro da metioj, - profitoj neniaj
Tro elektema ricevas nenion
Tro forta ĵuro - la afero ne pura
Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj
Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo
Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo
Tro longa sufero - malgranda espero
Tro multe da salo malbonigas la manĝon
Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro
Tro rapida akcelo ne kondukas al celo
Tro rapida edziĝo - porĉiama kateniĝo
Tro rapida faro estas nur baro
Tro rapida laboro, tro malgranda valoro
Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas
Tro saltas la rato - ĝin kaptas la kato
Tro sata, tro bata
Troa festeno estas veneno
Troa petolo danĝera al kolo
Troa petolo estas danĝera por la kolo
Troviĝas bonaj homoj en la mondo
Trovis malbonulo malbonulon pli grandan
Truon de l' honoro flikos neniu tajloro
Turniĝadi kiel serpento
Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj
Tuta jam sata, sed okulo malsatas
Tute ĝuste laŭ lia gusto
Tute libera, kiel birdo aera
Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj
Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas
Unu floras, alia ploras
Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono
Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas
Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon
Unu guto plenigas la glason
Unu hako kverkon ne faligas
Unu hirundo printempon ne alportas
Unu kapo facile trovas apogon
Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas
Unu orienten, alia okcidenten
Unu ovo malbona tutan manĝon difektas
Unu pasero alian valoras
Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj
Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon
Unu sola guto la glason plenigas
Unu soldato militon ne faras
Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj
Unu vundo alian kuracas
Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far'
Unua atesto estas la vesto
Unua paŝo iron direktas
Unua venis, unua prenis
Unueco donas fortecon
Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto
Urson al mielo oni ne tiras per orelo
Urson evitu, duonpatrinon ne incitu
Urtikon frosto ne difektas
Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton.
Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan
Valoras ne la vesto, valoras la enesto
Valoron de objekto ni ekkonas post difekto
Vane vi tentas, mi ne konsentos
Vazo rompita longe sin tenas
Venas ĉagreno sen granda peno
Venas kvazaŭ vokita kaj petita
Venas profito - venas merito
Venas proverbo el popola la cerbo
Venas prudento post la ĝusta momento
Venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco
Venis fino al mia latino
Venis mizero, - helpu min, frato; pasis mizero, - for, malamato
Venis tranĉilo al la gorĝo
Venkas ne forto, venkas la sorto
Venkiton oni ne batas
Venos knabeto ankaŭ kun peto
Venos ŝtelisto al la juĝisto
Venos tempo, venos konsilo
Vento al li ekflugis sub la haŭto
Vento sendita tondron reportos
Ventro malsata orelon ne havas
Vera kiel vorto de profeto
Vera opinio montriĝas en ebrio
Vergo doloras, sed saĝon ellaboras
Vero ne bezonas mediti nek spriti
Verŝi aeron al aero
Vespere ĝuu lunon, sed ne serĉu la sunon
Vespero lacigas, mateno freŝigas
Vesto eluzita, sed pureco spirita
Vesto homon prezentas
Veturi sur sia paro da kruroj
Vi amas preni, amu redoni
Vi min manĝigos, mi vin trinkigos
Vi ne kredas, ne aŭskultu, sed min ne insultu
Vi povas eĉ haki lignon sur lia kapo
Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros
Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino
Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton
Via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra
Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu
Vidas okulo, sed mano ne trafas
Vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas
Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprenas
Vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj
Virina lango buĉas sen sango
Virina ploro sen valoro
Virina rideto pli kaptas ol reto
Virino batas per lango, - aperas vundo plej sanga
Virino bonorda estas muta kaj surda
Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis
Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan
Virino kolera pli ol hundo danĝera
Virino scias, tuta mondo scias
Virta virino straton ne konas
Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj
Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras
Vivi de estontaj enspezoj
Vivi de ŝparita kaso
Vivi emerite
Vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro
Vivi iele-trapele
Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita
Vivi kiel ĉe la brusto de Dio
Vivi kiel kuko en butero
Vivi kun iu en fido kaj konfido
Vivi kun iu en intima amikeco
Vivi kun iu kiel hundo kun kato
Vivi larĝe kaj lukse
Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj
Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere
Vivi per sistemo de 'el mano al buŝo'
Vivi sate kaj glate
Vivis puninde, mortis ridinde
Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas
Vivo modera estas vivo sendanĝera
Vivo sen modero kondukas al mizero
Vivon privatan kaŝu la muroj
Vivon travivi estas art' malfacila
Vivu mizere, sed vivu libere!
Vivu stomako laŭ stato de l' sako
Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu
Vizaĝo agrabla kaj ungo diabla
Vizaĝo de Katono, sed virto de fripono
Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo
Vojon batitan herbo ne kovras
Volanta kruro ne laciĝas de kuro
Vole-nevole
Voli aŭ ne voli neniu malpermesas
Volo kaj deziro leĝojn ne konas
Volo kaj sento faras pli ol prudento
Volu-ne-volu, - elekto ne ekzistas
Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas
Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento
Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas
Vorto donita estas kiel leĝo
Vorto sona estas plej admona
Vortoj sakon ne plenigas
Vortojn ŝparu, agojn faru
Vulpo faras oferon - atendu danĝeron
Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas
Vundan lokon protektis, alian difektis
Vundo pasas, vorto restas
Vundo sekreta doloras plej multe
Zorgu pri vi, kaj nenion pli
Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian
Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian
Meteo Meteo (previsioni grafiche)

Google Search

Il tuo indirizzo IP: 3.144.8.19
  Sei il visitatore Nr.